La festo de la Pentritaj Ovoj (Gŭevos Pintos, en la astura lingvo) okazanta ĉiujare en la mardo post
Pasko-festo en la urbo Pola de Siero, estas speciale grava en nia regiono. Matene de tiu tago, post
beno de la pentritaj ovoj, en la Placo de la Urbodomo komenciĝas la festo per ekspozicio kaj vend-
ado de ovoj, kiuj estis pentritaj per la plej diversaj desegnaĵoj: simboloj aŭ frazoj aludantaj la tradi-
cian asturan kulturon Dum la tuta tago eblas aŭdi folkloran muzikon ludata per sakŝalmoj, kaj ankaŭ
spekti tradiciajn dancojn. Jam nokte, okazas tradicia kermeso, kiel fino de festo kiu estis deklarita
«Festivalo de Nacia Turisma Intereso» en la jaro 1968.
La kutimo pentri ovojn en Pasko ekzistas ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kiel Francio, Rusujo, Anglujo,
Germanio, Grekio, Pollando kaj Ĉeĥa Respubliko, la origino de ĉi tiu festado en Pola de Siero ne
estas datita; ĝi okazadas ĉi tie laŭtradicie, sed eble en rilato kun la alveno, en la 19-a jarcento, de ho-
moj de aliaj eŭropaj landoj por labori en la minejoj de la municipo, ĉar en Siero, estis kie oni mal-
kovris la unuajn min-tavolojn de karbo de Asturio.
Komence, la ovoj estis pentritaj kun fulgo de la kuirejoj, pro manko de aliaj pentr-rimedoj, sed
nuntempe ili estas pentritaj per anilinoj, akvarelo aŭ oleo, laŭ la kapabloj de la artistoj de tiu metio.
La pentritaj ovoj kutime estas el kokino aŭ anserino, kvankam tiuj de anserino estas preferataj ĉar ili
estas pli delikataj kaj agrablaj al tuŝo, sen granulado, kaj ĝenerale pli grandaj kaj blankaj ol tiuj de la
kokinoj. Por atingi plej bonan rezulton necesas ke la ovoj estu bone kaj varme kuiritaj se la uzota
tekniko de pentrado estas akvarelo, ĉar la varmo sorbas la farbon pli rapide. En la kazo de oleo,
ŝajnas pli rekomendinde, ke la ovo malvarmiĝu, kvankam tio ne estas esenca. Post kiam la elektita
desegno estu pentrita kaj sekigita, estas konsilinde apliki al la tuta ovo tavolon de travidebla glazuro,
ĉar ĉi tio protektas la farbon kaj plibonigas ĝin.
Iuj metiistoj konservas la profesian teknikon, kiu konsistas desegni per ĉina inko la varman ovon. La
rezulto ne estas tiom altkvalita kiom laŭ la aliaj teknikoj, kaj tiuj ovoj ne tiom belaspektas, sed tamen
estas sufiĉe akceptebla, kaj laŭ diroj de la aŭtoroj, la pentraĵoj persistas multe pli da tempo post la
pentrado.
Diversaj bildoj de pentritaj ovoj el pluraj landoj, inter kiuj troviĝas specimenoj
de Hispanio, Grekio, Anglujo, Pollando kaj Ĉeĥa Respubliko.